Federacio de Rodezio kaj Njasalando

Federacio de Rodezio kaj Njasalando
1953 – 21-a de decembro 1963

historia lando • dominio de Brita Imperio
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
10 411 000
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr
Administraciaj dividaĵoj de la federacio

La Federacio de Rodezio kaj Njasalando (angle Federation of Rhodesia and Nyasaland), ankaŭ neoficiale konata kiel la Centra Afrika Federacio (angle Central African Federation aŭ mallonge CAF) estis protektorata federacio sub la aŭspicioj de la Brita imperio en la centro de Suda Afriko dum proksimume jardeko inter la jaroj 1953 ĝis 1963 sur areo de pli ol 1.2 milionojn da km². La federacio estis situanta en la lokoj de aktuala Zambio, Zimbabvo kaj Malavio .

La Federacio de Rodezio kaj Njasalando estis establita kiel politika unio de tri kolonioj establitaj de Britio en la sudo de la afrika kontinento dum la komenco de la 20-a jarcento : Norda Rodezio, Suda Rodezio kaj Njasalando . Inter la celoj kiuj subtenis la establadon de la federacio estis la brita provo stabiligi fortan por-britan elementon en Afriko kiel respondo al la ascendo al potenco de la Nacia Partio en la Unio de Sud-Afriko en 1948 . Kiel rezulto de diversaj internaj malkonsentoj, la federacio estis disigita en siaj bazaj unuoj fine de 1963, kelkajn monatojn post kiam ĝi festis la dekan datrevenon de sia establado per imponaj ceremonioj. En la du jaroj post la dissolvo de la federacio, ĉiuj konsistigaj kolonioj kiuj estis sub ĝi akiris sendependecon. Zambio estis establita en Norda Rodezio, Rodezio en Suda Rodezio kaj Malavio estis establita en Njasalando . La ĉefurbo de la Federacio estis la tiam nomita Salisbury, kio estas la nuntempe nomata Harareo .


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search